lördag 4 februari 2012

Loĝeblecoj dum la sveda kongreso en Helsingborg 2012.

La kongresejo situas en Södergatan 65, en la suda parto de la urbo. Inter la stacio Knutpunkten (Helsingborgs Central) kaj la kongresejo troviĝas kelkaj hoteloj kaj gastejoj. Ni rezervis kelkajn ĉambrojn en la du subaj hoteloj. Bonvolu ne disvastigu la kodojn por mendo, ili estas nur por tiuj, kiuj aliĝas al la kongreso. Kompreneble vi povos trovi ankaŭ aliajn hotelojn en la urbo. La deĵorantoj bedaŭrinde ne parolas esperanton.

Stadsmotellet situas en Hantverkaregatan 11, malantaŭ la kongresejo Folkets Hus. Ĝi havas unu- ĝis 3-litajn ĉambrojn. Ĉiu ĉambro havas propran banĉambron kaj televidilon. Unu-lita ĉambro kostas 695:- kaj du-lita 845:-. Por du-litaj ĉambroj eblos ricevi rabaton se vi mendos ĝin por pli ol unu nokto. La prezo inkluzivas parkejon  kaj bufedan matenmanĝon. Ni rezervis kelkajn ĉambrojn ĝis 30/4.
www.stadsmotellet.se           stadsmotellet@telia.com       042-12 79 55

Comfort Hotel Nouveau, Gasverksgatan 11, ofertas unu-litajn ĉambrojn por 695:- kaj du-litajn por 895:- inkluzive matenmanĝon. Ĝi situas en 7-minuta perpieda distanco de la stacio. Kelkaj ĉambroj estas rezervitaj ĝis la 18-a de aprilo.
www.hotelnouveau.se          co.nouveau@choice.se         042-37 19 50

Por havi la kodojn por la mendoj, kontaktu nin retpoŝte ĉe sefkongr2012@esperanto.se aŭ telefone ĉe Ann-Louise Åkerlund 0736-17 01 23 aŭ Dan Palm 0701-70 94 60.

Troviĝas du gastejoj (vandrarhem) inter la stacio kaj la kongresejo. Ne eblis por ni antaŭmendi ĉambrojn tie. Vi devas kunporti proprajn litotukojn, aŭ lui surloke.

Helsingborgs Vandrarhem Centrum situas en Hantverkaregatan 2, iom norde de la kongresejo. Ĝi havas 14 ĉambrojn kun 1 ĝis 4 litoj kaj senpaga WiFi. Necesejo kaj duŝejo troviĝas en la koridoro. La ĉambroj kostas ekde 295:- por unu-lita ĉambro ĝis 995:- por 4-lita ĉambro. La prezo inkluzivas simplan matenmanĝon. Kafo kaj teo haveblas senpage.
042-14 15 65                                            076-776 04 60

Cityvandrarhemmet i Helsingborg, Järnvägsgatan 39, havas 30 ĉambrojn, unu-litajn ĝis 6-litajn. Duŝejo kaj necesejo troviĝas en la koridoro.
www.cityvandrarhemmet.com                   
info@cityvandrarhemmet.com                                          042-14 58 50

Inga kommentarer:

Skicka en kommentar