tisdag 21 februari 2012

Programo en Kopenhago printempe 2012

La 22-a de februaro(merkredo): Ekskurso al la Ŝtata Muzeo de Arto.
La 27-a de februaro. Junulara Vespero. ĉiutagaj rakontoj. Kiamaniere ili strukturas nian vivon.
La 5-a de marto. Prelego Peter Wraae rakontos pri siaj spertoj kaj impresoj dum sia restado kaj studado en Ĉinio.
La 12-a de marto. Studrondo pri Marvirinstrato. 'Spektaklo' paĝoj 108 – 116. Ankaŭ legeblas
Eŭgenius Rybarcyk gvidos la studrondon.
La 19-a de marto. Jens S. Larsen parolos pri gramatikaĵoj.
La 23-a de marto (vendredo). Taga ekskurso al Kopenhaga Urbo-muzeo.
Ni ekskursos ne merkrede, ĉar oni senpage rajtas viziti tien vendrede ne merkrede.
La 26-a de marto. Junulara vespero. Temo anoncota.
La 2-an de aprilo. Pasko
La 9-an de aprilo Pasko
La 16-an de aprilo. Tibor Sekelj vespero. Betty Chatterjee gvidos.
La 23-an de aprilo 'Numerluda Vespero'. Finn kaj Kamma gvidos.
La 25-an de aprilo. Recenza vespero. Kion vi legas? Ĉu laŭ vi la libro legita estis leginda,
legenda aŭ forĵetinda?
La 30-an de aprilo Junulara vespero. Temo anoncota.
La 7-an de majo. Esperanto-Doma vespero.
La 14-an de majo. Konversacia kaj kanta vespero.
La 21-an de majo Junulara Vespero. Temo anoncota.
La 23-an de majo. Pikniko en Ĝardeno de la Reĝo kaj boatekskurso per Netto-boato.
La 28-an de majo Pentekosto.
La 4-an de junio . Prelego 'Nia vojaĝo al Usono – Usono la lando de kontrastoj.' La preleganto estos la prezidanto de la klubo de Arhuso, Stanislaw Mielczarek.
La 11-an de junio. Amir prelegos 'Cifereca kaj reta identeco de individuoj'.
La 18-an de junio. Ekskurso vespera. Informoj sekvos.

KEK-aj kunvenoj komenciĝos je la 19-a kaj finiĝos je la 21-a. La adreso estas:
Tomgardsvej 35, 2400 Kobenhavn NV. Cetere la kluba programo legeblas ĉe:
La kunvenoj ĉiam komenciĝas je la 19-a. La kluba kontaktulo estas
Betty Chatterjee +45 38 89 10 13 chatterjeebetty@hotmail.com
Por pli da informoj dum la periodo bonvolu rigardi www.agado.net!
Betty

3 kommentarer:

  1. Pro familiaj kaŭzoj mi devos prokrasti la planitan ekskurson ( 23.03.) al la kopenhaga urbmuzeo. La eksurso okazos la 30-an de marto je la 14-a. Ni kiuj volus lunĉi renkontiĝos ĉe Ĉili Mili je la 12-a. Informoj pri la muzeo legeblas jene http://www.copenhagen.dk/dk/ Mi bedaŭras kaj pardonpetas la ŝanĝitan datoen.

    La 26-an de marto je la 19-a Rogier Huurman venos en la klubon okaze de la junulara vespero. Li prelegos pri fiziko.

    SvaraRadera
  2. Ŝanĝoj en la printempa programo.

    La 23-an de aprilo 'Numerluda Vespero'. Finn kaj Kamma gvidos.
    La 27-an de aprilo. Tagekskurso al la subĉiela muzeo. http://natmus.dk/besoeg-museerne/
    frilandsmuseet/praktisk-information/ Ni renkontiĝos ĉe la ĉefa enirejo je la 12-a.
    Kunportu sandviĉojn, trinkaĵojn kaj eventuale pluvombrelon.
    La 30-an de aprilo Junulara vespero. Regin Larsen prelegos laŭ la titolo 'Esperantaj programetoj
    por poŝtelefonoj'.
    La 7-an de majo. Recenza vespero. Kion vi legas? Ĉu laŭ vi la libro legita estis leginda,
    legenda aŭ forĵetinda?
    La 14-an de majo. Esperanto-Doma vespero.
    La 21-an de majo Junulara Vespero. Temo anoncota.
    La 23-an de majo. Pikniko en Ĝardeno de la Reĝo kaj boatekskurso per Netto-boato.
    La 28-an de majo Pentekosto.
    La 4-an de junio . Prelego 'Nia vojaĝo al Usono – Usono la lando de kontrastoj.'
    La preleganto estos la prezidanto de la klubo de Arhuso, Stanislaw Mielczarek.
    La 11-an de junio. Amir prelegos 'Cifereca kaj reta identeco de individuoj'.
    Dimanĉon la 17-an de junio. Zita Garbaraviciene estas spertulino pri manĝindaj fiherboj
    (ekzemple urtikoj). Tial ŝi pretos gvidi ekskurson ien, kie ni povos rikolti ilin. Post kiam
    ni revenu al la kulturdomo, kie ni kune preparos bongustan kaj sanigan manĝaĵon.
    Informoj pri la horo kaj la loko sekvos

    SvaraRadera
  3. Pri la ekskurso al la subĉiela muzeo: Bedaŭrinde la ekskurso ne okazos morgaŭ, ĉar la muzeo estos fermata. Ni intencos okazigi la ekskurson iam somere. Informoj sekvos.

    SvaraRadera